São João da Madeira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon São João da Madeira (stacidomo).
São João da Madeira
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 713  (2011) [+]
Loĝdenso 2 714 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 8° 30′ U (mapo)40.9-8.5 [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
São João da Madeira (Portugalio)
São João da Madeira (Portugalio)
DEC
Situo de São João da Madeira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São João da Madeira [+]
vdr

São João da Madeira estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Área Metropolitana do Porto (NUTS III), kun ĉirkaŭ 22 144 loĝantoj (2021).

Ĝi estas la sidejo de municipo São João da Madeira kun areo de 7,94 km² kaj samaj 22 144 loĝantoj (2021), ĉar temas pri nur unu fregezio. La municipo limas norde kaj okcidente kun la municipo Santa Maria da Feira, kaj oriente kaj sude kun Oliveira de Azeméis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de São João da Madeira estas antikva, kiel atestas du vendodokumentoj de 1088, en kiuj oni mencias "uilla de Sancto Ioanne que dicent Mateira". La loknomo "São João da Madeira" signifas "Sankta Johano de Ligno" dum "Madeira" ŝajne aludas al forsta abundo de la regiono. La du menciitaj manuskriptoj troviĝas en la urba arkivo, en kulturdomo Paços da Cultura.

La ĉapelfabriko.
"Nigraj ungoj".

Komence de la 19-a jarcento la loko iĝis grava centro de la Industria Revolucio en Portugalio, dekomence pro la instalado de fabriko de ĉapeloj en 1802 (J. Gomes de Pinho), kun postaj amplekisgoj en 1898 kaj 1914. En 1908 oni malfermis fervojon, kiu certe helpis la disvolvigon de la areo. En malmultaj jaroj la loko superis en loĝantaro sian municipan ĉefurbon, Oliveira de Azeméis, kaj ankaŭ la historian Vila da Feira. En nur kvar jaroj, São João da Madeira akiris la statuson de vila (urbeto, 1922) kaj sian administracian aŭtonomecon (1926), pere de disiĝo disde la municipo Oliveira de Azeméis.

En la 1940-aj jaroj, la produktadon de felo kaj felto oni centrigis en S. João da Madeira, kaj en 1943 oni kreis Cortadoria Nacional do Pêlo tiucele, kiun oni ŝtatigis en 1945 kadre de la monopolisma politiko de la diktaturo. Em 1946, de 1775 laboristoj de la ĉapelindistrio en Portugalio, 1212 estis dungitaj en São João da Madeira. Tiu industrio ludis gravan rolon en la industrio de Portugalio, kaj São João da Madeira estis la centro.

La industria aktiveco en la regiono estis popularigita fare de la verkisto João da Silva Correia en sia romano "Unhas Negras" (Nigraj Ungo), aludo al la ĉapellaboristoj kiuj pro akra laboro ĉe kaldronoj havis siajn ungojn damaĝitaj kaj nigrigitaj. La termino ĝeneraligis por aludo al la lokanoj de São João da Madeira. Ankaŭ la latina vorto Labor super bildo de fabriko, en la municipa blazono, aludas al la penado de "Unhas Negras" kaj al la rezulto en la disvolviĝo de la urbo. Tamen la industrio de ĉapeloj dekadencis dum sekvaj jardekoj pro la ĝenerala eksmodiĝo de la tradiciaj feltoĉapeloj. Paralele, la industrio de ŝuoj kreskiĝis, kaj ŝanĝis la ĉefan ekonomian aktivaĵon de la urbo, pro kio São João da Madeira ekkonatiĝis kiel "Capital do Calçado" (Ŝuĉefurbo).

Aktuale, 62% de la laboristoj de la urbo laboras en la industria sektoro (ĉefe por ŝuoj, felto, krajonoj en kvar industriaj zonoj: nome Travessas, Orreiro, Devesa-Velha kaj Oliva), dum 38% en la tria sektoro (servoj, ĉefe komerco). En 2007, en São João da Madeira estis 3660 entreprenoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kulturdomo Paços da Cultura kaj Kapelo de Santo António
  • Kapelo kaj parko de Nossa Senhora dos Milagres
  • Kapelo de Santo António
  • Muzeoj Museu da Chapelaria kaj Museu do Calçado
  • Urba Parko de Rivero Ul
  • Palacoj de Rei da Farinha kaj de grafo Antonio Dias Garcia

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]