Sándor Makay
Sándor Makay | |
---|---|
Sándor Makay en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1931 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de decembro 2016 (85-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Andrea Makay |
Okupo | |
Okupo | aktoro dublaktoro |
Sándor Makay [ŝAndor makai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Makay Sándor estis hungara aktoro, voĉoaktoro, instruisto. Unu el liaj filinoj estis Andrea Makay.
Sándor Makay[1][2] naskiĝis la 11-an de septembro 1931 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de decembro 2016.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Makay akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1958. Lia ĉefinstruisto estis Endre Gellért. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Inter 1962–1972 li estis membro de Nacia Teatro (Miskolc), inter 1972-1987 de Teatro József Attila, inter 1987-1992 de Operetoteatro (Budapeŝto), poste li estis sendependa aktoro. Dum la periodo en la Operetoteatro li ankaŭ instruis en la loka aktorstudio. Li ricevis premiojn en 2003 kaj 2009. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1957 kaj 1967.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - Edward
- Romeo kaj Julieta - Tybalt
- Multa Bruo pri Nenio - Antonio
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Miska (kelnero)
- A montmartre-i ibolya - Raoul; Fliromont
- Marica grófnő - Dragomir Kudelka
- Ferenc Lehár:
- Luxemburg grófja - Sir Bazil
- A víg özvegy - barono Zéta Mirkó
- Cigányszerelem - Miháy Kolompár
- Jenő Huszka:
- Mária főhadnagy - Bálint Jancsó; kolonelo Kászonyi
- Gül Baba - titolrolo
- Lili bárónő - barono Malomszegi
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Jelbeszéd (1974)
- Az élet muzsikája – Kálmán Imre (1984)
- A hét nyolcadik napja (2006) – D-ro Hertelendy
- A kert (mallonga filmo, 2012)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Bourvil, Vlastimil Brodský, Charles Coburn,Joe Flynn, Paul Hörbiger,Jack Lemmon, Karl Malden, Walter Matthau, Vladimír Menšík, Herbert Prikopa, Jay Robinson, Reinhold Schünzel, Vittorio De Sica, Spencer Tracy, John Wayne[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Ida regénye (1974)
- A béke szigete (1983) – Kertfáy
- Família Kft. (1994) – D-ro Géza Bartha
- Gálvölgyi Show (2003-2006)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto kaj videoj
- hungarlingva biografio kun foto
- roloj
- hungarlingva biografio