Sándor Gergely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Gergely
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1896 (1896-02-02)
en Deutschkreutz
Morto 14-an de junio 1966 (1966-06-14) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio
Socialdemokrata Partio de Hungario
Partio de Hungaraj Laboristoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
redaktoro
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor Gergely [ŝAndor gergej], hungare Gergely Sándor, Esperante ’’Aleksandro Gergely’’ estis hungara verkisto, redaktisto kaj ĵurnalisto.

Sándor Gergely naskiĝis la 2-an de februaro 1896 en Hungario en Sopronkeresztúr (nuntempa Deutschkreutz en Aŭstrio). Li mortis la 14-an de junio 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Gergely devenis el juda familio. Li post la mezlernejaj jaroj iĝis ĵurnalisto, sed en 1915 li soldatiĝis. Post la 2-a mondmilito li redaktis periodaĵojn. En 1926 li aliĝis al la nelegalaj komunistoj. En 1931 li migris al Moskvo, kie li redaktis diversajn hungarlingvajn periodaĵojn. Post la 2-a mondmilito li estis prezidanto de la hungaraj verkistoj. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1956, sed ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • diversaj noveloj, ekzemple Sivatag (Dezerto) 1922; Bor (Vino) 1941
  • diversaj romanoj, ekzemple Béke (Paco) 1924; Az utolsó felvonás (La lasta akto) 1947; Tiltott utak (Malpermesitaj vojoj) 1961
  • teatraĵoj, ekzemple Drámák (Dramoj) 1971
  • eseoj, artikoloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]