Saltu al enhavo

Rudolf Emil Kálmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Emil Kálmán
Persona informo
Naskonomo Rudolf Emil Kálmán
Naskiĝo 19-an de majo 1930 (1930-05-19)
en Budapeŝto,  Hungario
Morto 2-an de julio 2016 (2016-07-02) (86-jaraĝa)
en Gainesville
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio (1954–1958)
Masaĉuseca Instituto de Teknologio (–1954) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
universitata instruisto
inventisto
electrotechnician (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teorio de regado Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto John R. Ragazzini vd
Verkado
Verkoj Kalman–Yakubovich–Popov lemma ❦
filtrilo de Kalman ❦
Kalman decomposition ❦
Kalman's conjecture vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf Emil KÁLMÁN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Rudolf Emil, en Usono Rudolf E. Kalman estis hungara-usona inĝeniero, matematikisto, pedagogo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1976), membro de Usona Scienca Akademio (1994), membro de franca kaj rusa akademioj. Rudolf Emil Kálmán [1] naskiĝis la 19-an de majo 1930 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de julio 2016.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rudolf Emil Kálmán aĝis 13, kiam li migris al Usono pro la 2-a mondmilito. Li ricevis diplomon en 1953 en Usono, poste li diversloke havis postenojn, ekzemple en universitato de Novjorko. En 1957 li doktoriĝis. En 1960 li kreis filtrilon de Kalman. Inter 1964-1971 li instruis en universitato de Stanford, poste ĝis 1992 li esploris en Florido. Li instruis ankaŭ en universitato de Zuriko inter 1973-1997. Li ricevis diversajn premiojn inter 1974-2009.

Ĉefa verko[redakti | redakti fonton]

  • Topics in mathematical system theory (1969)

Fontoj[redakti | redakti fonton]