Romeo, Julieta kaj la tenebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romeo, Julie a tma
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jan Otčenášek
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa lingvo
Eldonado
Eldondato 1958
Ĝenro novelo
vdr

Romeo, Julieta kaj la tenebro (Romeo, Julie a tma) estas la plej populara verko de la ĉeĥa verkisto Jan Otčenášek. Tiu novelo de 1958 temas pri juna paro dum la Nazia okupacio, en la reprezalia kunteksto de la sekvo de la mortigo de Reinhard Heydrich estis, en 1960 adaptita al filmo, reĝisorita de Jiří Weiss kaj kun steluloj Ivan Mistrík, Daniela Smutná, kaj Jiřina Šejbalová. En 1963 ĝi iĝis opero fare de soveta komponisto Kirill Molĉanov.[1]

Paŭlo konis Ester en parko. Ester estas terurigita ĉar komencis la deviga kaj perforta sendado de judoj al ekstermejoj. Ŝi estas juda, sed Paŭlo ne. Paŭlo kaŝigis ŝin en neloĝata loĝejeto apud laborejo kie laboras li mem, lia patro kaj aliaj. Li konfesas tion al neniu kaj tenas ĉion sekrete. Laŭ la tempopaso, la situacio iĝas pli kaj pli kritika.

La verko aperis en 1965 en la eldonejo Stafeto, tradukita en Esperanton fare de Vladimír Váña, kun prologo de Louis Aragon.[2]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Majstra verko de Otcenásek, forte emocia. Por mi, la plej bona recenzo pri

ĝi sendube estus ĝia prologo de Louis Aragon. Ĉio, kion mi povas diri, estas ja dirite de li. Dekomence, oni jam sentas kien iras la akvo. Nur la nomo «Romeo, Julieta kaj la tenebro»... Unue amo... sed, kion pli? Kaj tiel estas. Meze de premeganta atmosfero de timo, de necerteco, de mallumo, tio estas, de tenebro, de morala kaj fizika mallumo preskaŭ palpebla, okazas la tuta dramo. En la jaroj de la sensvekiĝo, en tiu aĝo en kiu la vivo ekfloras kaj per sia juna forto kvazaŭ krevas pro troa abundo de novaj sensacioj, tiam, hazarde renkontiĝas ŝi kaj li, Paŭlo kaj Ester. La fono de la romano —le ĉefurbo Prago dum la okupado de la germanaj nazioj, ĝuste, kiam Reinhard Heydrich «la Protektanto» estis murdita — kiel teruranta sonĝo pezas sur la loĝantaro, timigita antaŭ la ĉiutagaj mortigaj «avizo!» ĉie afiŝitaj, la tiel ofta turmenta aŭdado de la mortpafoj kontraŭ la martiroj kaj la bruaj lokaj radioelsendoj kun minacoj pri mortigo de ĉiu deka loĝanto se la krimuloj de la atenco ne estas baldaŭ kaptitaj... La freneza persekutado de la judoj kaj ties malapero en la koncentrejo de Terezin, kune kun malsato kaj senpova malespero por almenaŭ iel kontraŭstari tiom da senbrida sovaĝeco... Ĉio tio formas la tenebran medion kie disvolviĝas la impeta amo de la du junuloj. Ester, antaŭe gaja knabino, poste timoplena persekutata judino kiu nepre devas iri en difinita tago, horo kaj vagonaro al la koncentrejo de Terezin, estas protektata, kaŝita kaj amata de Paŭlo, kun grava danĝero de morto por li kaj ties maljunaj gepatroj. La natura impulsiĝeme de la unua amo kaj juneco forte ĵetas ilin unu al la alia ĝis la inicado, en unu momento dum kiu la mondo kaj la tenebro malaperas forgesitaj. Amo, batado de koroj, angoro...

Mi ne konas la originalon kaj, tiel, mi ne scias ĉu la verko perdas per la traduko, aŭ ne. Tamen, ĝi taŭgas por tiuj, kiuj emas legi fortajn romanojn, vere emociaj, en bona esperanta stilo kaj ne facile forgeseblaj. 
— J. Devis. Boletín n160 (mar 1967)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emily Olin. (2012) Singing in Russian: A Guide to Language and Performance. Rowman & Littlefield, p. 157–. ISBN 978-0-8108-8116-7.
  2. Jan Otčenášek, "Romeo, Julieta kaj la tenebro", Stafeto, La Laguna, 1965.