Saltu al enhavo

Risto Kaskilahti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Risto Kaskilahti
Persona informo
Naskonomo Risto Pekka Kaskilahti
Naskiĝo 29-an de januaro 1963 (1963-01-29) (61-jaraĝa)
en Viitasaari
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Sari Puumalainen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Saara Geitel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
infana aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Risto Pekka KASKILAHTI (n. la 29-an de januaro 1963 Viitasaari) estas finna aktoro.

Kaskilahti, kiu laboris ĉe la urba teatro de Helsinko ekde 2001, estas konata al la ĝenerala publiko kiel regula konkursanto ("la membro R") de la sportkvizo Se on siinä ("Jen ĝi"), prezentita inter 2001 kaj 2009 en la televida kanalo Yle TV2, kaj li ankaŭ skribis la programon. Li ankaŭ aperis en kelkaj filmoj kaj televidaj serioj.

En 2024, 2005 kaj 2007, Kaskilahti ricevis tri Telvis-premiojn de la finna gazeto Katso. Li praktikis skiadon kun la nacia teamo kiel parto de la televidprogramo Elixir. Li estis la veterknabo de Nelonen. Kaskilahti aperis en multaj teatraĵoj, inkluzive de Viivi kaj Wagner (urba teatro de Helsinko), Viulunsoittaja katolla, "violona ludanto sur tegmento" (Somera teatrejo de Samppa), Kaunotar ja hirviö, "belino kaj monstro" (Urbteatrejo de Helsinko), Väärennetty morsian, "falsita fianĉino" (Urbteatrejo de Helsinko). En la televida serio Seitsemän li aktoris Vesa Salakarin. La serio rakontas pri en sama envicdoma entrepreno loĝanta grupo, kiu ricevas ĉefan loterian gajnon.

Kaskilahti partoprenis la 7-an produktsezonon de la programo Tanssii tähtien kanssa ("Dancante kun la Steloj") en la aŭtuno de 2012 kiel dancpartnero kun dancinstruisto Susa Matson. Ili estis eliminitaj en la 6-a elimino la 11-an de novembro 2012.

Risto Kaskilahti estas edziĝinta al aktorino Sari Puumalainen. Ili havas du filinojn, Saara kaj Siiri.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]