„ Plaĉa albumeto, kun sesdeko da fotoj montrantaj la plej konatajn nunajn Esperantistojn, verkistojn, vortaristojn, administrantojn, recenzistojn, kaj pri ĉiu el ili la poeto verkis laŭdan aŭ informan, aŭ moketan rondelforman poemeton. ”
„ En la libro Rimportretoj ni ree estas ĉe poeto K. 58 fotografaj bildoj; apude malgranda rimaĵo, nomita rondelo, fiksas trafe per kelkaj frapantaj trajtoj eminentajn Esp -verkistojn kaj propagandistojn. — Se la Esperantistaro estas unu granda familio, sekve estas tiaj poesietaĵoj donaco de unu fidela amanta infano al amataj gefratoj. Vivant sequentes! — Ĉiu alia fidela infano mendu tuj la libreton por vide kaj spirite konatiĝi kun eminentaj gefratoj kaj ekĝoji pri la ĉarmaj, spirite spicaj versoj. ”
„ Tre interesaj, kelkfoje malice ironiaj kaj pikaj portretoj pri kelkaj «steloj » de la Esperanta Literaturo. Ne necesas aldoni ke la leganto renkontos stelojn « de diversa grandeco » kaj eble ankaŭ iun aŭ alian pri kies facile atribuita
« stel-eco » li iom miros. ”