Rektorejo malnova (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malnova rektorejo; maldekstre la bazlernejo Johann-Sebastian-Bach.

La Malnova rektorejo (germane: Altes Rektorat) estas unu el multaj historiaj domoj en la urbocentro de Arnstadt (Kohlgasse nr. 17).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio endokumenta faritis en 1412, en la plej malnova konservita registro pri heredaj tributoj. En ĝin oni skribis kun la nomoj de la posedantoj kaj la situo de iliaj bienoj la impostojn grundajn kaj konstruaĵajn pagitajn sub formo de mono aŭ naturaĵoj.

Por tiu ĉi grundo troviĝas la mencio 1 talento de s-ro Conrad von Than al Michaelis de la bieno de ĉe la fino de Kohl-strateto, kiun posedis la sinjorino de Kefernburg. El tiu relative alta sumo oni povas konkludi ke la bieno estis granddimensia. Temis verŝajnje pri la nuna loĝejo kiel ankaŭ pri la nuna grundo de la najbara lernejo, kiu etendiĝas ĝis Berg-strateto.

La ĉefo de Johann Sebastian Bach, la ĉefdiakono Quirinus Hedenus aĉetis ĝin en 1681. En 1838 troviĝis surloke la lerneja direktorejo, ekde 1894 la Muzeo pri regiona historio (instalita fare de Museumsgesellschaft) kaj la urba arkivo, de 1935-60 daŭra ekspozicio pri Bach. En la 1920-aj jaroj la ejo ankaŭ servis kiel junulargastejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

De la mezepoka konstrusubstanco troviĝas nuntempe nur etaj restoj, ekz. rondarko de romanikstila fenestro uzite kiel spolio en la kelo. La tuto forbrulitis kiel multaj aliaj konstruaĵoj dum la incendio de 1581. En la jaro 1600-a konstruis Anton Christoph Kirchberger novan loĝdomon, kiu konservitis kvazaŭ neŝanĝita ĝis nun. La konstrutempon oni eltrovis post analizo de la jarringoj de la uzitaj traboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Junulargastejo de Arnstadt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.