Rekoreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekoreco el metalo

La rekoreko estas ritma instrumento de brazila muziko parenca al guiro. Ĝi tradicie konsistas el segildenteca cilindra korpo el bambuoligno kun enfenditaj sulketoj. Oni ludas ĝin per lignobastoneto. La instrumento aperas en diversaj stiloj de brazila muziko, ekzemple en sambo. Ĝi devenas el la afrikobrazila muzikkulturo. Ekde vasta tempo ekzistas rekorekoj konsistantaj el metalcilindroj, sur kiuj laŭlonge estas fiksitaj metalrisortoj kaj kiujn oni ludas per metalbastoneto, kio rezultigas konsiderinde pli altan laŭtecon dum la ludado. Oni povas dampi la metalrisortojn per la mano tenanta la instrumentoj, per kio ekestas tre diversaj soneblecoj. Krom la metala versio ankaŭ ekzistas nuntempe rekorekoj el fibroplasto, ludataj per bastoneto el plasto.

En Brazilo rekoreko nomiĝas depende de la regiono ankaŭ reco-reco, catacá, caracaxá, querequexé, reque-reque aŭ ekzemple en la Amazona regiono raspador.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]