Antaŭe, li ekde 2006 estis ministro pri socia solidaro kaj de 2000 ĝis 2006 ministro pri ekonomio kaj laboro de la federacia lando. Li estas ano de la katolika eklezio kaj estas la unua ministroprezidanto de la federacia lando, kiu estas katoliko kaj naskiĝis en la landa teritorio, do estas lokulo kaj ne pro kariero venis el okcidenta Germanio.