Saltu al enhavo

Rax

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rax, hungare Raks [rakŝ] estas iama vilaĝo, nun urboparto de Jennersdorf en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando.

Rax en la mapo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rax situas laŭ maldekstra bordo de Rába, laŭ fervojo Budapeŝto-Graz. Jennersdorf troviĝas je 1 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1538 laŭ la germana kaj latina formoj "Rax", tiam apartenanta al abatejo de Szentgotthárd. La hungara formo aperis en 1552. En 1787 loĝis en la loĝloko 690 homoj en 121 domoj, en 1830 776 homoj en 111 domoj, en 1857 922 homoj en 126 domoj. En 1910 loĝis en la loko 1023 homoj, plejparte germanlingvaj aŭstroj. Ĝis 1921 la komunumo apartenis al Hungara reĝlando en Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Vas/Eisenstadt, al distrikto Szentgotthárd, poste al la respubliko Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al nazia Germanio). Rax aliĝis al Jennersdorf en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]