Saltu al enhavo

Preria Paco-Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preria Paco-Parko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Usono

Preria Paco-Parko (Usono)
Preria Paco-Parko (Usono)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Nebrasko

Preria Paco-Parko (Nebrasko)
Preria Paco-Parko (Nebrasko)
DEC
Geografia situo 40° 49′ 22″ N, 96° 55′ 47″ U (mapo)40.8229-96.9297Koordinatoj: 40° 49′ 22″ N, 96° 55′ 47″ U (mapo)
Map
Preria Paco-Parko
Lando(j) Usono
Geografio
Trajtoj
vdr

Preria Paco-Parko (angle Prairie Peace Park) estis parko en la prerio de Nebrasko, Usono dediĉita al paco. La parko malfermis ĉirkaŭ 2005. Per eksponoj de arto kaj naturo, la parko celis montri al la homaro la avantaĝon kaj utilon de interna, familia, komunuma, kaj monda paco.

La 27-akrean parkon fondis Don TILLEY en 1993 kaj ĝi situas 8 mejlojn okcidente de la Nebraska ŝtat-ĉefurbo Lincoln.

Inkluzive de monumento dediĉita al Esperanto kaj Zamenhof, la parko enhavis monumentojn kiuj temis pri naturo, milito, agrikulturo, kreskado de la mondloĝantaro, amikeco, labirintoj, kaj multe da infanaj allogaĵoj.

La Esperantan monumenton konstruis kaj subtenas Nebraska Internaci-Lingva Asocio.

La parko malfermiĝis dum la printempaj kaj someraj monatoj.

Ekzistis kaŝkesto Esperanta en la parko.

La parko fermiĝis kaj la tereno vendiĝis en 2005; la konstruaĵo forbrulis en 2020 kaj la skulpturoj malaperis. La parko aktuale estas en ruinigita stato.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atlas Obscura. Ruins of Prairie Peace Park, Pleasant Dale, Nebraska. Konsultita la 9an de septembro de 2023.