Predikejoj de diablo (Kankra valo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Predikejoj de diablo
ĉeĥe: Čertovy kazatelny
rokaj formacioj - predikejoj
Roka belvedero sur Predikejoj de diablo en Kankra valo ĉe Javorník
Oficiala nomo: Čertovy kazatelny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Parto de Kankra valo
Montaro Riĥleba montaro
Rojo Račí potok
Situo Predikejoj de diablo
 - alteco 348 m s. m.
 - koordinatoj 50° 22′ 12″ N 16° 59′ 56″ O / 50.37000 °N, 16.99889 °O / 50.37000; 16.99889 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čertovy kazatelny
Portalo pri Ĉeĥio

Predikejoj de diablo (ĉeĥe: Čertovy kazatelny) estas rokoj kaj roka belvedero sur teritorio de natura rezervejo Kankra valo ĉe Javorník en Silezio (distrikto Jeseník, Regiono Olomouc).

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

Geomorfologio[redakti | redakti fonton]

La roka elstaraĵo, kiu elstaras super kanjona valo de rojo Račí potok, estas gnejsa rokformacio kun 13 metroj alta rokmuro sur suda parto. Sub la roka elstaraĵo troviĝas kelke da malpli grandaj roketoj, kiuj estas simile, kiel la roka belvedero, sekurigitaj per fera balustrado.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La roka submetaĵo estas kreita de gieralta facio de gnejsoj el Sněžník. Alternas en ili situoj karakterize direktitaj biotitaj gnejsoj kun situoj sen karakteriza direktigo. Sur kontraŭapuda bordo de Račí potok aperas en medio de granulitikaj gnejsoj helaj kaj piroksenaj granulitoj. Kelke da dekoj de metroj en okcidenta direkto de Predikejo de diablo troviĝas strio de granatikaj aplitikaj gnejsoj. La gnejsa komplekso estas intense montetarformita kaj en proksimeco de randa sudeta rompa sistemo forte tektonike difektita. Ĉe montopiedo de la ravino estas en gieraltaj gnejsoj amfibolitaj brekcioj.

Rokoj en arbaro sub la pinto

Protekto[redakti | redakti fonton]

La predikejoj de diablo estas signifa konsisto de la naturrezervejo Kankra valo, la premita valo kun abruptaj, preskaŭ 140 metroj altaj deklivoj kun multnombraj rokaj elstaraĵoj, kun karakterizaj arbaroj kaj kun faga kreskaĵaro de praarbara karaktero.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

La predikejoj de diablo estas proksimaj de kastelo de Javorník per aerlinio 2,5 km, vojo sur ruĝa turisma marko ruĝa marko, kunliganta kun vojlinio de Instruiga vojo tra Riĥleba montaro, estas longa proksimume 3 km. Alveturo per aŭtomobilo eblas sur ŝoseo I/60, kondukanta el Jeseník ĝis Javorník. Alveturi eblas ĝis turista parkumejo en Kankra valo. De tie restas jam nur 250 metroj al infocentro Dancejo en Kankra valo, de kiu kondukas verda turisma marko verde markita turisma vojo supren al la roka belvedero. La plej proksima stacidomo estas Javorník ve Slezsku, finstacio de unurela regiona fervojlinio, liganta en Lipová-lázně al linio n-ro 292 Šumperk - Krnov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]