Preĝejo Sankta Johano (ĉeĥekostel sv. Jana Na prádle) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Prago, menciita jam en la jaro 1142. La navo devenas el la mezo de la 13-a jarcento, postaj alikonstruoj estis en renesanca kaj baroka stilo. En la jaro 1662 oni fondis ĉe la preĝejo hospitalon, kies arkada konstruaĵo ankoraŭ hodiaŭ fermas la spacon ĉirkaŭ ĝi. Ĉe la preĝejo troviĝas statuo de 'Sankta Johano Nepomuka' el la jaro 1715, verko de M. J. Brokoff.