Preĝejo Sankta Jakobo (Tornaszentjakab)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Jakobo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tornaszentjakab
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Szendrő
Statuso paroĥa preĝejo (tamen la zorganto estas en Hidvégardó)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Apostolo Sankta Jakobo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Tornaszentjakab. Tiu konstruaĵo apartenas al la gravaj mezepokaj restaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuj opinias, ke tiu ĉi romanika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento, laŭ aliaj en la sekva jarcento. La unua mencio okazis en 1273. La navo estis grandparte malkonstruita, poste rekonstruita jam laŭ gotiko en la 14-a jarcento. La tiama pordo estis enmurita, sed arkeologoj jam faris ĝin videbla. Laŭ dokumento en 1746 la iom ruina preĝejo apartenis al la kalvinanoj, sed post 4 jaroj la katolikoj reprenis la konstruaĵon. Post jaroj oni konstruis la barokan turon. Tertremo okazis en 1834, la necesaj rekonstruoj okazis en 1875 kaj 1876. La orgeno alvenis en 1911, ĝi estis trakonstruita en 1978.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, la enirejo funkcias en flanko de la turo. En fino de la navo la duonronda absido etendiĝas kun simpla sakristio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.