Preĝejo Johano Baptisto (Cserkút)
Preĝejo Johano Baptisto | |
---|---|
Preĝejo Johano Baptisto en Cserkút
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Cserkút |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Pécs |
paroĥo | en Kővágószőlős |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Cserkút (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La romanika kirko supozeble estis konstruita en la 12-a jarcento aŭ en la sekva jarcento. En la 14-a jarcento turo estis alkonstruita. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la sakristio malaperis, tamen arkeologoj trovis la fundamenton. Baldaŭ oni konstruis alian sakristion, sed en la alia flanko.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola, origine en mezo de la tombejo. Baldaŭ anstataŭ tombejo jam la vilaĝo etendiĝas. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La turpinto estas piramido. La navo finiĝas en kvadrata absido, kiu estas pli mallarĝa kaj pli malalta. La du enirejoj troviĝas tra la turo kaj en flanko de la navo. Origine ankaŭ ekstere estis freskoj (en 1723 ankoraŭ estis videblaj), nun nur interne. Ili estis pentritaj ĉefe en la 14-a jarcento, fresko pri Sankta Georgo estis pentrita en 1335. Aliaj menciindaj freskoj estas apostoloj, Kristo, Sankta Mikaelo, Sankta Nikolao. La ĉefaltara bildo prezentas Johanon Baptiston.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2019-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2021-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- [1][rompita ligilo]
-
Sakristio
-
Interna parto
-
Fresko pri la reviviĝanta Kristo