Popolaltlernejo de Vajmaro
Popolaltlernejo je Vajmaro (germane: Volkshochschule Weimar) estas ejo de plenkreskula pluklerigado en Vajmaro, Germanujo, kies sidejoj estas kaj je Am Graben 6 kaj je Herderplatz 9. La institucio fondiĝis en la 1919-a jaro.
ejo de Am Graben 6[redakti | redakti fonton]
Temas pri klasikisma domo el la 19-a jarcento kun meza avankorpo kaj triangula gablo. Antaŭe troviĝas Leona Puto. Ĝi estas la ĉefa domo.
ejo de Herderplatz 9[redakti | redakti fonton]
La kalkŝtonaĵo estiĝis inter 1857 kaj 1859 kiam kortege ĉefkonstruistis Carl Heinrich Ferdinand Streichhan.[1] La formesprimo estas novromanika.
La inter du ejoj troviĝanta domo limas ĉe la Puto de Herder-ĝardeno malantaŭ la loĝdomo de Herder. Ĉi-lasta estas UNESCO-mondheredaĵo.
Ambaŭ menciitaj domoj troviĝas sur listo de vajmaraj monumentprotektotaĵoj.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Ralf Finke: "Wir wollen mehr Demokratie wagen. Die Volkshochschule im wiedervereinigten Deutschland 1990–2019." Ĉe: 100 Jahre Volkŝoĉschule Weimar – Bildung im Wandel, Weimar 2019.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- hejmpaĝo
- informoj sur la municipa paĝaro[rompita ligilo]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan: Architekt und Oberbaudirektor im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach 1848 bis 1884. Disertacio Weimar 2009, p. 149, piednoto 9. Ĉi-kuntekste oni informiĝas pri Carl Georg Kirchner kaj E. F. Eisenach. Laŭ ŝi ĝi iam estis estinta la Dua burĝa lernejo de Vajmaro. uni-weimar.de (PDF; 4,8 MB).