Polanka nad Odrou estas eksa municipo, katastra teritorio kaj ekde la 24-a de novembro1990 ankaŭ urboparto sudokcidente de Ostrava en Ĉeĥio. Polanka havas areon 17,3 km² kaj 4 898 loĝantoj (2021). Tra la urboparto trafluas rivero Odra, laŭ kiu estis derivita parto de la nomo. Parto de la urba parto estas ankaŭ Nacia natura retervejo Polanská Niva, kies parto estas ankaŭ enmembrigita en Protektatan pejzaĝan regionon Poodří. Devene la teritorio de Polanka nad Odrou membriĝis en du katastrajn teritoriojn: Horní Polanka (la norda parto) kaj Dolní Polanka (la suda parto).
El la jaro 1424 estas la unua enskribaĵo en landaj tabuloj de opava princlando pri Polanka.
El la jaro 1586 estas la unua skriba pruvo de burgaro (sidejo de senjoroj) en Polanka.
Komence de la 17-a jarcento okazis apartigo de la municipo en du partojn - Horní Polanka kaj Dolní Planka.
En la jaro 1698 Dolní Polanka estis aligita al klimkovica senjorujo.
Post la jaro 1639 la burgaro estis alikonstruita en barokan kastelon kun kapelo.
En la jaro 1850 ambaŭ partoj denove unuiĝis en unu municipon Polanka. Partoj ankaŭ fariĝis domaroj Janová, Přemyšov, Václavovice, Fonovice (la lastaj du jam ne estas partoj de Polanaka kaj ĝi ili apartenas al Klimkovice).
En la jaro 1895 okazis restaŭrigaj laboroj sur la polanka kastelo.
La 30-an de aprilo1945 komencis liberigo de la municipo post la dua mondmilito, la tuta municipo estis liberigita la 1-an de majo1945. Tiu ĉi dato ankaŭ projekciis sin en ĉefan straton kondukanta tra la tuta municipo.
En la jaro 1976 Polanka fariĝis parto de urbo Ostrava.
Armistica kruco – La plej malnova konservita memorigaĵo en Polanka Armistica kruco estas el la 16-a - la 17-a jarcentoj, troviĝanta ĉe kampa vojo kondukanta de klimkovice direkte al preĝejo en Stará Bělá. Tiu ĉi vojo estas nomata Mozgal eble tial, ke en la jaro 1805 ĝi rememorigas militmarŝon de rusaj soldataroj dum napoleonaj militoj. Laŭ loka kroniko la krucoj devis esti tri, sed konserviĝis nur unu, tiuj ĉi krucoj devis marki amasajn tombojn de mortintaj rusaj soldatoj.
Arbaro en Polanka – En Polanka nad Odrou troviĝas devenaj ebenaĵaj arbaroj kun karpataj elementoj, kiuj kovras la tutan odran ebenaĵon. Kio rilatas al arbarigo de la regiono, do tiun ĉi areon kovras kaj foliaj kaj pinglaj arboj kaj diversaj arbedoj.