Plešivec (Ercmontaro)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Plešivec |
Plešivec estas bazalta monto en Ĉeĥio, en Ercmontaro, 2 km sudoriente de Abertamy. Ĝi estas 1028 metrojn alta, sur kies verto staras montara hotelo kun okedra observejo el la jaro 1888. El ĝi estas belega ĉirkaŭ-vido al romantikaj montaranguloj. Vintre ĝin ŝatas vizitadi ski-vetur-antoj.