Pedobear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homo maskovestita en Pedofilurso (rolkostumado).

Pedofilurso (el la angla Pedobear) estas fikcia karaktero rikura sur interreto, aperinta unuafoje sur la japana retejo 2Channel. Temas pri urso reprezentanta pedofilion, ordinare elvokita por aludi ĝin ironie. Ĝi estis popularigita en 2005 en la diskutforumo 4chan,[1] dediĉita interalie al animea kaj mangaa kulturoj, kaj ekde tiam disvastiĝinta sur interreto.

Ĝi aperis unuafoje sub la formo de aski-artaĵo afiŝita de ぶる ~ 3 la 27-an februaro 2003 sur la japana bildforumo 2channel. Ĝi estis origine nomita クマー (Kumā, クマー?) kaj havis nenian ligon al pedofilio, sed estis prefere uzata por atentigi la evidentan intencon de iu membro krei polemikan diskuton (trolo).[2].

Ĝi estis alprenita de la uzantoj ĉe la komenco de la bildforumo 4chan. Ĝi ne estis tiam uzata kiel alegorio de pedofilio, sed por primoki la animeojn montrantajn knabinojn en seksprovoka kostumo (lolikono).[3].

Li estis vere asociita al pedofilio nur en februaro 2005, post apero de artikolo sur la retejo Urban Dictionary prezentanta Pedofilurson kiel karaktero uzata de pedofiluloj kaj permesanta ilin kundividi siajn fantaziaĵojn.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]