Pál Gergely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GERGELY Pál (gergej) estis hungara bibliotekisto, literaturhistoriisto naskita en Koloĵvaro en 1902 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de oktobro 1982.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Pál Gergely estis kunlaboranto de la gazeto Az Újság de Kluĵo, jurstudento en Budapeŝto, ano de la Bartha Miklós Társaság, redaktoro de la gazeto Híd (1927-28). De 1928 li estis stenografo de la prezidentoficejo de la MTA, de 1949 ĝis sia pensiuliĝo (1967) li estis kunlaboranto de la Manuskriptejo de Akademia Biblioteko. Li eldonis kune kun Ágnes Kovács la Székely népköltési gyűjtemény (1-2., Bp., 1956) de János Kriza, en kritika eldonaĵo la oficejajn verkojn de János Arany (1-2., 1964-66) la publicistikaĵojn de Mihály Vörösmarty (1977). Li prilaboris la stenografiajn heredaĵojn de Béla Vikár kaj Lőrinc Szabó.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Székely világjárók (Bp., 1940);
  • Erdélyi gondolatok (1944);
  • Arany János és az Akadémia (Bp., 1957);
  • Az Akadémiai Értesítő és a Magyar Tudomány repertóriuma 1840-1960 (Bp., 1962);
  • A Magyar Tudományos Akadémiára hagyott Vigyázó-vagyon sorsa (Bp., 1971).

Fonto[redakti | redakti fonton]