Ottignies-Louvain-la-Neuve (france: [otinJI-luVEJN-la-NEŬV'] aŭ valone: Ocgniye-Li Noû Lovin), Nov-Loveno aŭ Loveno-la-Nova estas municipo en Belgio, kiu en la jaro 1982 ricevis la urbajn rajtojn. Komence de januaro 2016 ĝi havis 22 128 loĝantojn.
Ekde 1976 la municipoj Ottignies, Céroux-Mousty, Limelette kaj Louvain-la-Neuve apartenas al Ottignies-Louvain-la-Neuve, la ĉefa municipo.
La urbo gastigas sur sia teritorio la katolikan universitaton kaj la valonan ludan organizaĵon Othello.
La franclingva Katolika Universitato de Loveno konstruis ĉi-tie sian novan kampuson post la skismo en 1968.