Otročok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Otročok, hungare Otrokocs (otrokoĉ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Panoramo de Otročok

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Otročok situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 5 km-ojn.

Vojo en Otročok
Bazlernejo
Kalvinana preĝejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1274 en formo "Atrachyk". Tiutempe la kampoj apartenis al familio Atracsik (atraĉik). En 1828 oni nombris 77 domojn kaj 583 homojn. La loĝantoj okupiĝis pri tabako, pri vinkulturo kaj pri bredado. En 1910 loĝis en Otrokocs 210 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Otrokocs apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj deportiĝis al Hungario, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Tiutempe alvenis slovakoj al la malplenaj domoj. En 2001 loĝis en Otročok 250 da homoj, (181 hungaroj, 66 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Otrokocs naskiĝis hungara latinlingva literaturisto Mihály Rotarides.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]