Obies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Bavay
INSEE kodo 59441 [+]
Poŝtkodo 59570
Kodo laŭ INSEE 59441
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Gilbert Langrand
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 581  (1999)
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 16′ N, 3° 47′ O (mapo)50.26753.7875
Alto 117 m - 159 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,43 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Obies (Nord)
Obies (Nord)
DEC
Situo de Obies
Obies (Francio)
Obies (Francio)
DEC
Situo de Obies

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Obies [+]
vdr

Obies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 581 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Obies.
Blazono de Obies.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Obies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso.

La vilaĝo Obies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Obies etendiĝas sur 5,43 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova parto de la vilaĝo estas la domareto Bavisiau. Aldegonda de Maubeuge, en sia testamento de la jaro 646, donis "duonon de la terenoj de la vilaĝo Bavaisis kun ties preĝejo" al la monaĥejo, kiun ŝi ĵus fondis en Maubeuge. La domareto estis kunigita al Obies en la 13-a jarcento.

La nomo de Obies aperis por la unua fojo en donaco farita en 1065 de la henegovia grafo Boduano la 1-a al la abatejo de Hasnon (apud Saint-Amand-les-Eaux). Tiu donaco estis konfirmita de Filipo la 1-a de Francio.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Obies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]