Nezbudská Lúčka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nezbudská Lúčka
hungare: Óváralja
municipo
Municipo Nezbudská Lúčka
Oficiala nomo: Nezbudská Lúčka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Montaro Malgranda Fatro
Najbaras kun Strečno
Memorindaĵo Starhrad
Rivero Váh
Situo Nezbudská Lúčka
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 39″ N 18° 52′ 00″ O / 49.17750 °N, 18.86667 °O / 49.17750; 18.86667 (mapo)
Areo 8,210985 km² (821,1 ha)
Loĝantaro 420 (17.10.2007)
Denseco 51,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1439
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 013 24
Tel. prefikso +421-41
NUTS 558168
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Nezbudská Lúčka
Retpaĝo: www.nezbudskalucka.sk
Portalo pri Slovakio
Pramo en Nezbudská Lúčka
Municipo Nezbudská Lúčka kun burgoruino Starhrad

Nezbudská Lúčka, hungare Óváralja estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nezbudská Lúčka situas laŭ dekstra bordo de Váh (pramo funkcias), fine de sakovojo, laŭ fervojo Vrútky-Žilina. La lasta urbo troviĝas je 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo[redakti | redakti fonton]

Post 1254 estis konstruita burgo, kies nomo slovake Starý hrad, hungare Óvár. Ambaŭ signifas: malnova burgo, tamen la hungaroj nomumis ĝin ankaŭ Varin. Mateo Csák akiris ĝin supozeble en 1300. En la 17-a jarcento la burgo jam ne plu estis uzata, en 1680 la Habsburgoj detruis ĝin.

La vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1439 en formo "Vapena Lucska", kiel apartenaĵo de la fortikaĵo. En 1598 oni komputis tie 14 domojn. En 1784 148 vilaĝanoj (26 familioj) loĝis en 21 domoj, en 1828 221 vilaĝanoj loĝis en 26 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Nezbud-Lucska, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Óváralja 376 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Zsolna, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ekde 1960 ĝis fine de la socialismo la loko ne estis municipo. En 2001 vivis en Nezbudská Lúčka 375 homoj, (367 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]