Nat Hentoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nat Hentoff
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1925 (1925-06-10)
en Bostono
Morto 7-an de januaro 2017 (2017-01-07) (91-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Nordorienta UniversitatoUniversitato HarvardUniversitato de Parizo
Infanoj 4
Okupo
Okupo historiistoverkisto • muzikhistoriisto • muzikproduktistokomponisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • kolumnisto • romanisto • eseisto • muzikkritikisto • muzika ĵurnalisto
vdr

Nathan IrvingNatHENTOFF (naskiĝinta la 10-an de junio 1925 en Bostono) estas usona ĵurnalisto, historiisto kaj ĵazkritikisto.

Kiel ĵazkritikisto li estis inter 1953 kaj1957 kuneldonisto de Down Beat kaj ekde 1958 ĝis 1961 kuneldonisto de Jazz Review. Ĉe Down Beat li estis maldungita en 1957. Laŭ lia eldiro en intervjuo [1] la kaŭzo estis, ke li dungis nigrulan sekretariinon. Oficiale oni maldungis lin, ĉar li ne petis pri tio la permeson de la posedanto de la ĵazrevuo. Li verkis kelkajn librojn pri ĵazo (i.a. la intervjuaron Hear Me Talkin' to Ya el 1955 kun Nat Shapiro) kaj estis konsilanto por la filmo The Sound of Jazz de Robert Herridge el 1957. Li verkis multajn kovriltekstojn por ĵazdiskoj de la plej variaj stiloj kaj verkis en la 1990-aj jaroj pri ĵazo por Wall Street Journal. En 1960 li ankaŭ laboris kiel muzikproduktisto kaj muzika direktisto de diskeldonejo Candid Records kaj produktis diskojn i.a. kun Benny Bailey, Abbey Lincoln, Charles Mingus, Phil Woods kaj Cecil Taylor.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nat Hentoff, Interview, Jazz Wax 2009