Nagykökényes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prunelo, kies nomo estas rekonebla en Nagykökényes
Nobeldomo en Nagykökényes

Nagykökényes (nadjkokEnjeŝ) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Hatvan. La vilaĝonomo signifas: granda-prunelejo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Hatvan troviĝas 11, Pásztó 27, Gödöllő 29 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la pratempoj. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al subepiskopo, poste al la Osmana Imperio. En 1715 oni komputis en la vilaĝo 17 domomastrumojn. En 1854 granda incendio okazis. En 1873 pro ĥolero vilaĝanoj mortis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto, interretejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]