Nacia Biblioteko de Kolombio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblioteko de Kolombio
emblemo
nacia bibliotekobiblioteko
Komenco 9-a de januaro 1777 vd
Geografia situo 4° 36′ 34″ N, 74° 4′ 7″ U (mapo)4.60955278-74.06865Koordinatoj: 4° 36′ 34″ N, 74° 4′ 7″ U (mapo)
Lando(j) Kolombio vd
Situo Bogoto
Adreso Calle 24 5-60 / Bogotá
Nacia Biblioteko de Kolombio (Ĉefurba distrikto)
Nacia Biblioteko de Kolombio (Ĉefurba distrikto)
DEC
Nacia Biblioteko de Kolombio
Nacia Biblioteko de Kolombio
Map
Nacia Biblioteko de Kolombio
Membro de Monda RetbibliotekoABINIA vd
Notoj 2 milionoj da mediaj unuoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Biblioteko de Kolombio (hispane Biblioteca Nacional de Colombia) estas nacia biblioteko kiu troviĝas en Bogoto, Kolombio. La biblioteko estas dependaĵo de la kolombia Ministerio de Kulturo.

Fondo kaj historio[redakti | redakti fonton]

La Nacia Biblioteko de Kolombio estas ĝenerale konsiderita kiel la plej malnova nacia biblioteko en Ameriko. Ĝi estis fondita fine de la 18.a jarcento en 1777 de Vicreĝo Manuel De Guirior, kiu establis la bibliotekon en la urbo Bogoto. La originala kolekto de la biblioteko konsistis de libroj konfiskitaj de la jezuita komunumo, kiu estis elpelita de ĉiuj teritorioj de la Hispana Imperio, rezulte de la 1767 ordono de Reĝo Karlo la 3-a de Hispanio. En 1825, pro la laboro de Francisco de Paula Santander, la biblioteko estis establita en la universitato ĉe la kampuso de San Bartolomé kaj ricevis ties nunan nomon. La 25an de marto, 1834, la unua leĝo pri ĝia statuso kiel deponeja biblioteko estis dekretita, kiu postulis ke ĉiuj kopioj de presita materialo en la lando estu sendota al la biblioteko por daŭra tenado. Ĉi tiu leĝo fiksas la celon de la biblioteko, kiu tiam fariĝis la sola ento respondeca daŭrigi la bibliografian heredaĵon de la nacio.

Fondita en 9a de januaro, 1777, inaŭgurita en 1938 kaj remodelita en 1978 de arkitekto Jacques Mosseri, krom dekorativaj elementoj kaj fasada desegnom ĝi restis same. Bibliografia riĉeco de Kolombio (Inkunabloj, gravuraĵoj, sonregistroj kaj aŭdio-vida verkaĵo de granda historia kaj artisma valoro) estas la bazo de la kolektoj de la bibliotekoj.

La du statuoj sur ambaŭ flankoj de calle (strato) 25, alta reliefo ĉe la subtegmento, miksaĵo de signaj materialoj kaj fenestra ornamentado estis nuligitaj. Ĝi estas kvaretaĝa konstruaĵo. En la unua etaĝo estas generalaj legĉambroj, kardekso, ekspozicioj, muziko, klasifiko, interalie. En la dua etaĝo estas hemeroteko (arkivoj de gazetoj, revuoj, kaj aliaj periodaĵoj en presaĵo por konsulto en publikaj bibliotekoj) kaj servas esploristoj, en la tria kaj kvara etaĝoj libra tenado kaj administraciaj oficejoj.

Provizas laŭleĝan eldonan tenadon, oficialan eldonkomercon, gvidadon de vizitoj, fotan reproduktadon ktp. Kiel parto de valoraj donacoj ricevita, tio de Manuel del Socorro Rodríguez, Miguel Antonio Caro, Rufino José Cuervo, Eduardo Santos kaj Germán Arciniegas estas la plej grava.

Misio[redakti | redakti fonton]

La misio de la biblioteko estas:

Garantizar la recuperación, preservación y acceso a la memoria colectiva del país, representada por el patrimonio bibliográfico y hemerográfico en cualquier soporte físico; así como la promoción y fomento de las bibliotecas públicas, la planeación y diseño de políticas relacionadas trompo la lectura, y la satisfacción de necesidades de información indispensables para el desarrollo individuo y colectivo de los colombianos...

Garantii la retrovon, konservon kaj aliron al la kolektiva memoro de la lando, reprezentita de la bibliografia kaj periodaĵa heredaĵo kaj en ajna formo; por antaŭenigi kaj inciti publikajn bibliotekojn, la planado kaj desegno de politikoj rilatita al legado kaj la kontento de la nemalhavebla bezono por informo por la individua kaj kolektiva evoluado de kolombianoj...

Krome, laŭ la historio de la biblioteko, la biblioteko ankaŭ funkcias kiel trejna centro por bibliotekistoj en Kolombio tiel kiel fonto de libroj por la bibliotekoj de aliaj landoj.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ dekreto de la Senato de Kolombio, la deklarita funkcioj de la biblioteko estas:

  • Konsilii la Ministerion de Kulturo kiel ĝi koncernas la formuliĝon de politikoj pri la bibliografia kaj periodaĵa nacia heredaĵo
  • Gvidi la planojn kaj programojn pri kreo, antaŭenigo kaj plifortigado de publikaj bibliotekoj kaj la kompletigaj servoj kiuj haveblas uzantae ilin
  • Direkti kaj kunordigi la nacian reton de publikaj bibliotekoj.
  • Kolekti, organizi, pliigi, konservi, prezervi, protekti, rekordi kaj disvastigi la bibliografian kaj periodaĵan heredaĵon de la nacio, daŭrigita en malsamaj rimedoj de informo.
  • Plani kaj desegni politikojn rilatita al legado kaj ties kontribuaĵo al la evoluado de la edukado kaj intelekto de la kolombianoj.
  • Desegni, organizi kaj evoluigi la bibliografian heredaĵon por kontribui al la plifortigo de la nacia identeco
  • Establi kaj daŭrigi rilatojn kun naciaj kaj internaciaj organizoj, kun la celo antaŭenigi kaj evoluigi programojn de populara kulturo kaj kultura interŝanĝo kune, en la temoj rilatita al libroj kaj legado
  • Provizi konsilon al kaj kunlaboro kun, diversaj sciencaj, kulturaj kaj edukaj organizoj kiuj evoluigas programojn de enketo kaj kultura difusio

Leĝo de laŭleĝa deponejo[redakti | redakti fonton]

La Nacia Biblioteko de supre

La leĝo de laŭleĝa deponejo estas reguligita de Leĝo 44 el 1993, la laŭleĝa Dekreto Ne. 460 el 16a de marto, 1999 kaj la Dekreto 2150 el 1995. ĉi tiuj leĝoj kaj dekretoj estas specife pri la Nacia Biblioteko de Kolombio. La kreintoj de presitaj verkaĵoj, tiel kiel aŭdvidaj, aŭdiaj kaj videaj produktadoj, devus provizi la bibliotekon kun specifa nombro de kopioj de la verkaĵo, ĉu ili estis produktita ene de la kolombia teritorio aŭ importita.

  • Por presita verkaĵo, du kopioj de ĉiu de la verkaĵoj produktita ene de la nacia teritorio devus esti liverita al la Nacia Biblioteko de Kolombio; unu kopio al la Biblioteca del Congreso de la República de Kolombia (Biblioteko de la Kongreso de la Respubliko de Kolombio) kaj unu kopio al la Centra Biblioteko de la Universidad Nacional de Kolombio (Nacia Universitato de Kolombio), esceptanta kelkajn kazojn en kiu la alta kosto de la eldono aŭ la mallonga tempodaŭro de eldono ebligas ĝin liveri en malpli da kopiojn.
  • Por aŭdvida kaj aŭdiaj verkaĵoj, same kiel por publikigitaj verkaĵoj kiuj estis importita, nur unu kopio estu bezonata por esti liverota al la Nacia Biblioteko.

[redakti | redakti fonton]

Pro la leĝoj pri laŭleĝa deponado kaj multaj bonfaraj donacoj, la Nacia Biblioteko havas grandan katalogon de eldonoj. La kolekto enhavas 47 incunabula, 610 volumoj de manuskriptoj kaj aliaj eldonoj de "maloftaj kaj kuriozaj" libroj, precipe aĉetita aŭ donacita de famuloj de la politika kaj socia vivo de Kolombio, inkluzivanta la kolektojn de Eduardo Santos, German Arciniegas, Jorge Isaacs, Manuel Ancízar, Marco Fidel Suárez, Miguel Antonio Caro kaj Rufino José Cuervo inter aliaj. La biblioteko ankaŭ posedas eldonojn de la Biblioteko de Unuiĝintaj Nacioj kaj bildaj verkaĵoj de historia valoro kiel la akvareloj de la koreografia komisiono. Granda kvanto de aŭdiaj diskoj venas de la laŭleĝa deponeja leĝo, kiu ankaŭ permesis la bibliotekon posedi ĝeneralan kolekton de la plimulto de la eldonoj farita en la lando ekde la jaro 1830 tiel kiel ĵurnala biblioteko kun eldonoj de netaksebla valoro, kiel la Aviso de Terremoto, konsiderata la premiero periodaĵa eldono en la Respubliko de Kolombio.

La totala kolekto de la Biblioteca Nacional de Kolombio preterpasas 2,000,000 volumoj. El tio ĉi, proksimume 25% estis akirita uzante la antaŭe menciita deponejaj leĝoj. La aliaj libroj plejparte venis de donacoj. [1]

La ĉefa konstruaĵo troviĝis en la sudorienta angulo de Sendependeca Parko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inka Ihmels: Bogoto. Monda Ĉefurbo de la Libro 2007. Analizo de Librokulturo en Kolombio . Harrassowitz Verlag, Wiesbaden 2007, ISBN 978-3-447-05524-6 , p. 82 kaj sekvas.