Nacia Biblia Societo de Skotlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblia Societo de Skotlando
Biblia societo
Komenco 1809 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Edinburgo
Adreso 7 Hampton Terrace, Edinburgh, EH12 5XU
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Biblia Societo de Skotlando (angle National Bible Society of Scotland), ofte mallongigata al Skota Biblia Societo (Scottish Bible Society), estas kristana ne-profitcela organizaĵo en Edinburgo, Skotlando, kiu ekzistas por disponigi la Biblion tra la mondo. La societo ekestis en 1861 kiel fuzio de la Edinburga Biblia Societo fondita en 1809 kun la Glasgova Biblia Societo fondita en 1812.

Interalie la societo en 1912 komune kun la Brita kaj Alilanda Biblia Societo publikigis la esperantlingvan version de la Nova Testamento, post kiam komitato elektita dum la Brita Kongreso de Esperanto en Leeds en 1909 entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust, pastro John Beveridge kaj A. E. Wackrill.

Interretaj ligiloj[redakti | redakti fonton]