Nándor Hérics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Hérics
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1956 (1956-05-08) (68-jaraĝa)
en Kisbér
Okupo
Okupo ilustristo
vdr

Nándor Hérics [hEriĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hérics Nándor estas hungara grafikisto.

Nándor Hérics [1] naskiĝis la 8-an de majo 1956 en Kisbér.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Hérics studis private de Károly Kerti en Tata (Hungario), krome li havis diplometon pri montrofenestristo. Li vizitis ankaŭ belartajn liberajn lernejojn en Budapeŝto. Ekde la malfruaj 1970-aj jaroj li vivis en Budapeŝto kaj laboris en firmao pri foiroj. En 1990 li establis propran firmaon pri grafikaĵoj. Li kreas diversajn grafikaĵojn, pentraĵojn, lumantajn skulptaĵojn (plej ofte el neonlampoj). Li ricevis premiojn inter 1973-2018.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Kisbér (1973, 2007)
  • Tata (1979)
  • Esztergom (1983, 2008)
  • Budapeŝto (1984, 1988, 1995, 2005, 2011, 2017)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Kosárfonás Kisbéren
  • Plakátkönyv

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]