Montar-kampa genciano
kampa genciano | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
kampa genciano (Gentianella campestris) | ||||||||||||
taksonomio | ||||||||||||
|
La (montar-)kampa genciano (Gentianella campestris), estas plantospecio, apartenante al gencianacoj (Gentianaceae).
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La kampa genciano floras ekde junio ĝis oktobro kaj altas 5 – 30 cm. Ĝi havas ofte disbranĉiĝantan tigon. La floroj estas violkoloraj kaj ofte 4-nombraj kaj grandaj ĉ. 15–25 mm. La korolo konsistas el du pli grandaj kaj du pli malgrandaj kolorfolioj.
Tiu ĉi specio similas al la germana genciano, dkiu do havas 5-nombrajn florojn.
Vivloko[redakti | redakti fonton]
La planto preferas la malriĉajn kampojn, enarbaran herbejon kaj vojrandojn en alto de 600 ĝis 2700 m. La disvastiĝa areo etendiĝas de la Alpoj kaj Jura kaj parte ĝis Nord-Eŭropo.