Monserrato - jen itale, sardePaùli - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regionoSardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde februaro 2016 estas parto de la administra unuo metropola urbo Kaljaro. Antaŭe ĝi apartenis al la pli vasta provinco Kaljaro, kiu malfondiĝis en februaro 2016. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 18 924 loĝantoj sur areo de 6,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 943 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Cagliari (Kaljaro), Quartu Sant'Elena, Quartucciu kaj Selargius.
Kristana patrono estas la sankta Ambrozio de Milano, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.