Monfarejo de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monfarejo de Brazilo
Monfarejo de Brazilo
monfarejo • presfirmao vd
Dum 8-a de marto 1694 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika firmao
Fondita 8-a de marto 1694
Fondintoj Petro la 2-a de Portugalio vd
Sidejo Rio-de-Ĵanejro
Lando Brazilo
Agokampo industrio
Posedata de registaro de Brazilo vd
TTT www.casadamoeda.gov.br
vdr
Konstruaĵo kiu gastigis la monfarejon de Brazilo en Rio-de-Ĵanejro inter 1868 kaj 1984. Nuntempe ĝi estas la sidejo de la Nacia Arkivo.

La monfarejo de Brazilo (portugale ĝi nomiĝas Casa da Moeda do Brasil, mallongigo CMB) estis fondita la 8-an de marto, 1694, kiel solvo al la problemo de manko de instrumentoj por helpi la cirkuladon de riĉeco en kolonia Brazilo. Tiutempe la malmultaj ekzistantaj moneroj venis de Portugalio, aŭ estis akiritaj de komerco kun eksterlandaj vojaĝantoj. Pro tio, la reĝo de Portugalio, Petro la 2-a, rajtigis la stampadon de provincaj moneroj vere brazilaj. De tiam, la monfarejo de Brazilo plenumas sian funkcion provizi sekurecon al la brazila socio, kiu traktas en sia ĉiutaga vivo multajn produktojn kaj servojn ofertitajn de CMB.

La industria komplekso, situanta en la kvartalo Santa Cruz, en la okcidenta regionono de Rio-de-Ĵanejro, estas unu el la plej grandaj en sia speco en la mondo, kaj la plej granda en Latinameriko. Tie funkcias la fabrikojn de la kompanio, kie produktoj estas disvolvitaj kun alta normo de kvalito postulata en la moderna merkato, kun instalita kapablo produkti ĉirkaŭ 2,6 miliardojn da monbiletoj kaj 4 miliardojn da moneroj jare, certigante memprovizon por la nacia produktado de cirkulanta mono.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Monfarejo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de CMB portugale