Milito de Canudos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canudos en 1865

La milito de Canudos (portugale Guerra dos Canudos, prononco laŭ sistemo IFA ɡɛʁɐ duʃ kɐnuduʃ, 1896-1897)[1] estis milita konflikto inter la ŝtato Brazilo kaj grupo de proksimume 30 000 kolonianoj kiuj fondis sian propran komunumon en la Nordorienta subŝtato Bahio kaj nomis sian komunumon Canudos. La loĝlokon fondis la religiulo Antônio Conselheiro, kiu poste ankaŭ estris la plej gravan brazilan popolribelon. Post kelkaj malsukcesaj provoj subpremi la konflikton per armea forto, ĝi venis al brutala fino en oktobro 1897, kiam granda nombro de armeanoj invadis la vilaĝon kaj mortigis preskaŭ ĉiujn loĝantojn. Dum la milito mortis pli ol 5 mil homoj, kaj ĝis la nuntempo temas pri la plej mortiga interna milito en la historio de Brazilo.[1]

La milito inspiris verkistojn, inter ili Euclides da Cunha, la aŭtoro de Os Sertões kaj Mario Vargas Llosa, aŭtoro de La guerra del fin del mundo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]