Miklós Szuhay
Miklós Szuhay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1928 en Alsószuha |
Morto | 22-an de aprilo 2017 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | historiisto de agrikulturo universitata instruisto |
Miklós Szuhay [miklOŝ suhai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szuhay Miklós estis hungara ekonomihistoriisto, altlerneja instruisto.
Miklós Szuhay[1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1928 en Alsószuha, li mortis la 22-an de aprilo 2017 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Szuhay maturiĝis en liceo de Sárospatak en 1949, poste li studis 2 jarojn en Ekonomika Universitato de Budapeŝto, pli poste li akiris historiistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953. Post la diplomo li revenis al la Ekonomika Universitato, kie li restis ĝis la emeritiĝo. Li specialiĝis pri la agrikultura ekonomiko. Liaj instruaj rangoj estis dekano (1973–1979), vicrektoro (1979–1984), poste lernojaron rektoro, katedrestro (1985–1990). Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1964-2007.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Az állami beavatkozás és a magyar mezőgazdaság az 1930-as években (libro 1962, pli frue disertaĵo).
- A szántóföldi termelés fejlődése a magyar mezőgazdaságban 1867–1914 között (1971)
- A tőkés gazdaság története Magyarországon. 1848-1944. (kunaŭtoro, 1973; 4-a eldono 1986)
- Az alföldi mezővárosok tőkés fejlődésének egyes kérdései (1989)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM122839 hungarlingva datenaro de muzeo