Saltu al enhavo

Mihály Esterházy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1783 (1783-02-09)
en Sibiu
Morto 4-an de decembro 1874 (1874-12-04) (91-jaraĝa)
en Bratislavo
Familio
Patro Giovanni Nepomuceno Esterhazy de Galantha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo Mihály Esterházy [mihAj esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Mihály estis hungara politikisto.

Mihály Esterházy [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1783 en Transilvanio en Nagyszeben (nuntempa Sibiu en Rumanio). Li mortis la 4-an de decembro 1874 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri lernado de Mihály Esterházy mankas informoj. Li estis unu el la signifaj politikistoj, kiuj parolis en la parlamento hungare ekde 1825. Li apartenis al rondo de István Széchenyi kaj li strebis konstante por evoluo de Hungarlando. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis elektita membro de Tutlanda Patrujdefenda Komisiono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.