Mezőszentgyörgy
Mezőszentgyörgy [mezOsentdjordj] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Enying. La loknomo signifas: kampo Sankta Georgo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 1370
- Poŝtkodo: 8133
- Telefonprefikso: 22
Situo[redakti | redakti fonton]
Mezőszentgyörgy situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Lepsény. Tiu lasta urbo troviĝas 3, Enying 10, Balatono 11, Székesfehérvár 30, Budapeŝto 90 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1249. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, spite tion ĝi ne senhomiĝis.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Mezőszentgyörgy en 1842 naskiĝis Károly Eötvös, advokato, verkisto kaj politikisto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco
- kalvinana preĝejo de 1795
Komunumoj de Sankta Georgo en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin Csíkszentgyörgy!