Mason Stuttard
Mason Stuttard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1902 |
Morto | 30-an de novembro 1982 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Okupo | |
Okupo | aŭtoro • esperantisto |
Mason STUTTARD - naskiĝis en 1903 en Burnley, mortis en 1983 en Blackpool - estis brita esperantisto, verkinto de la lernolibro The Esperanto Teacher, eldonita de The Esperanto Publishing Company, 1954.
Kun Edward G. Lock li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).
"La Virineto en bluo, kaj aliaj rakontoj" estas kolektoj de 13 rankontoj "originale verkitaj de Mason Stuttard" eldonita de The Esperanto Publishing Co. Ltd, 1946 (serio "La Epoko Libroj", vol VIII)
Laŭ familihistoria retejo pri la graflando Lankaŝiro, Mason Stuttard estis en Jugoslavio fine de la Dua Mondmilito, kaj nur revenis al Britio kiam li pensiiĝis en la 1960-aj jaroj. Ĝis tiam, li estis la persona anglalingva tradukisto de marŝalo Tito.[1]