Martin Novosad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Novosad
Respektinda Nyanasatta Thera (1908-1984) origine Martin Novosad
Respektinda Nyanasatta Thera (1908-1984) origine Martin Novosad
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1908 (1908-01-25)
en Vizovice
Morto 1-an de januaro 1984 (1984-01-01) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥaangla
Okupo
Okupo bikŝuoesperantistotradukistoinstruisto
vdr

Martin NOVOSAD, ps. NYANASATTA THERO (naskiĝis la 25-an de januaro 1908 en VizoviceTyrňany (Moravio) - mortis 1983 - kremaciita la 27-an de septembro en Dodanduwa) estis ĉeĥa esperantisto kaj budhana monaĥo en Srilanko (Cejlono).

Aliaj formoj de lia budhana nomo: Ňánasatta, mahá théra, Nyanasatta, Maháthéra Ňánasatta, Théra Ňanasatta.

Laŭ prefaco en lia lernolibro „Fundamentoj de budhismo“ li naskiĝis en Tyrňany en Moravio, sed tia vilaĝo en Moravio ne ekzistas. El tiu libro devenas informo pri dato de lia kremacio. Alia fonto „Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio“ de Stanislav Kamarýt asertas, ke li naskiĝis en Vizovice la 25-an de januaro 1908.

Laŭ bakalaŭra diplomlaboro de Jaroslav Marek (Universitato Pardubice, 2007) Martin Novosad devenis el 12 gefratoj, la familio estis malriĉa kaj li ne povis fini siajn studojn. Li devis servi ĉe kampulo, poste dum kvar jaroj lernis metion de tajloro en Vizovice kaj ok jarojn laboris kiel tajlora helpanto en Ostrava-Kunčice, poste en Bratislava ankaŭ kiel tajlora submajstro. Li sukcesis tamen studi kurson por instruistoj, lerni fremdajn lingvojn kaj serĉi pli bonan laboron en Vieno, Hamburgo kaj Berlino, kie li renkontis adeptojn de budhismo. En Parizo li trovis postenon de lingvoinstruisto.

La 11-an de januaro 1938 li prelegis en Esperantista klubo en Brno pri budhismo, poste la prelegon tradukis en la germanan. La prelego en Brno ne konserviĝis, sed la viena Esperantomuzeo posedas du aliajn liajn tekstojn en Esperanto, nome La koro de budhismo kaj Dudek-kvin jarcentoj de budhismo. Eble por unu el ili servis kiel bazo la nekonservita prelego.

En 1938 kiel tridekjarulo li forvojaĝis al Srilanko danke al financa subteno de amiko Leopold Procházka. Liaj gepatroj jam estis forpasintaj (patro en 1927, patrino en 1936), li restis en Srilanko kaj fariĝis budhana monaĥo. Li akceptis la nomon Nyanasatta Thera, kiu iomete memorigas lian ĉeĥan nomon (Novosad - Nyanasatta), parte lian unuan instruiston de budhismo Nyanati lóka Maháthera, samtempe la sinhalajn vortojn Nyana (saĝo, scio) kaj Satta (estaĵo).

En 1940 li venis al loko en montara regiono, nomata Roka Ermitejo, li nomis ĝin Verda Ermitejo, kaj instruis tie sinhale lokajn vilaĝanojn. Tiuj eĉ kredis, ke li estas ilia antaŭulo, kiu renaskiĝis en Eŭropo por povi al ili peri la instruon de Budho.

En la 1960-aj jaroj lin vizitis ĉeĥaj hindologoj Ivo Fišer, Karel Werner kaj vojaĝistoj Jiří Hanzelka kaj Miroslav Zikmund, fine de la vivo lin vizitis kaj zorgis pri li Mirko Frýba, kiu prefacis ĉeĥan eldonon de la libro „Fundamentoj de budhismo“.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La koro de budhismo, 1956 kaj 1978
  • Dudek-kvin jarcentoj de budhismo, ĉ. 1960
  • Basic tenets of Buddhism
  • Základy buddhismu (tradukis Dušan Zbavitel, 1992, poste 1995)

Li multe kontribuis por Buddhist Encyklopaedia, edukis laikajn budhanojn kaj parolis en la srilanka radio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio (Praha 1983, editoris Jan Werner, Jaroslav Mařík, Zdeněk Hršel kaj Vuk Echtner)
  • Nyanasatta Thera: Základy buddhismu (Fundamentoj de budhismo, el la angla tradukis Dušan Zbavitel, prefacis Mirko Frýba)
  • Jaroslav Marek: Obrození meditace sattipatthána-vipassaná a její přenos do českých zemí (Renesanco de meditado sattipatthána-vipassaná kaj ĝia transporto al ĉeĥaj landoj, 2007, Universitato Pardubice, filozofia fakultato, bakalaŭra laboro, p. 62-66)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]