Markušovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markušovce
hungare: Márkusfalva, germane: Marksdorf
municipo
Kastelo en Markušovce
Oficiala nomo: Markušovce
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Košice
Distrikto Spišská Nová Ves
Administra municipo Spišská Nová Ves
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Slovaka paradizo
Memorindaĵoj Markušovce burgo, Markušovce kastelo
Riveroj Hornád, Levočský potok
Situo Markušovce
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 53″ N 20° 37′ 43″ O / 48.91472 °N, 20.62861 °O / 48.91472; 20.62861 (mapo)
Areo 18,5 km² (1 850 ha)
Loĝantaro 3 968 (31.12.2010)
Denseco 214,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1289
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 053 21
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj SN
NUTS 543331
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Markušovce
Retpaĝo: www.markusovce.sk
Portalo pri Slovakio

Markušovce (hungare Márkusfalva [mArkuŝfalva], germane Marksdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Burgo de familio Mariássy

Situo[redakti | redakti fonton]

Markušovce situas en ambaŭ bordoj de Hornád, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Krompachy-Spišská Nová Ves. La lasta urbo troviĝas je 6 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1280, poste en 1289 en latina formo "villa Marci". La tiama hungara loknomo „Szentmichalur” en 1328, la germana „Mariusdorf” en 1345 aperis. Pli frue jam 1284 oni konstruis fortikaĵon, en la 14-a jarcento ĝi pligrandiĝis kun gotika palaco. En 1528 pro interna milito anoj de Lőcse sieĝis, poste detruis ĝin. Poste la burgo rekonstruiĝis, fine en 1773 fulmo denove faris ĝin neloĝebla. En 1787 loĝis en la vilaĝo 408 vilaĝanoj en 65 domoj, en 1828 517 vilaĝanoj en 70 domoj. Longe minejo pri marmoro funkciis tie. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Márkus-Csépánfalu, ĉar iam la proksima vilaĝo Stepanovce aliĝis al Markušovce. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Markušovce 1670 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj, germanoj, poloj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Igló, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Markušovce 3243 homoj, (3004 slovakoj).

Somerrestadejo Dardanely

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ŝtona fungo en Markušovce

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Markušovce
Panoramo de Markušovce