Mariska Komáromi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariska Komáromi
Mariska Komáromi
Mariska Komáromi
Persona informo
Naskonomo Komáromi Mariska
Naskiĝo la  3-an de junio 1864(nun 1864-06-03)
en Hungario Miskolc (Hungario)
Morto la 23-an de oktobro 1936
en Hungario Pécs (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Mariska Komáromi [mariŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komáromi Mariska estis hungara aktoro, operkantisto (soprano). Ŝia nomo estis post la geedziĝo laŭ hungara sistemo Littke Jenőné.

Mariska Komáromi [1] naskiĝis la 3-an de junio 1864 en Miskolc, ŝi mortis la 23-an de oktobro 1936 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mariska Komáromi debutis en 1877 en Népszínház, kie ŝi ankaŭ lernis samloke la aktoradon. Ekde 1882 ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie plej ofte kantadis. Post kelkaj jaroj ekfunkciis Budapeŝta Ŝtata Operejo, tial la prozo kaj opero havis apartajn lokojn. Komáromi kantadis en la operejo, sed ekde 1888 ŝi plulernis en Italio kaj Parizo. Ŝi hejmenvenis en 1891, komence ŝi apartenis denove al Népszínház, ekde 1898 al Teatro Magyar. En 1897 ŝi edziniĝis kaj vivis plu en Pécs, spite tion ŝi havis rolojn ne nur en Pécs, sed ankaŭ en Budapeŝto. Ŝi ricevis memormedalon de la Ruĝa Kruco.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]