Marica Gervay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marica Gervay
Persona informo
Naskonomo Schaffer Mária Rozália Ilona
Naskiĝo 24-an de februaro 1919 (1919-02-24)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto 20-an de junio 2005 (2005-06-20) (86-jaraĝa)
en Usono Woodbury (Nov-Ĵerzejo, Usono)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patrino Erzsi Gervay
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marica Gervay [gervai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gervay Marica estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo (hungarsisteme) estis Schäffer Mária [ŝefer].

Marica Gervay [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de junio 2005 en Woodbury (Nov-Ĵerzejo, Usono); laŭ alia informo la 24-an de februaro 1919 - 15-an de junio 2005.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marica Gervay gajnis beleco-konkurson pri infanoj en 1926. Ŝi lernis kantadon de sia patrino, kiu estis operkantisto, ŝi lernis aktoradon de Andor Pünkösti. Ŝi debutis en filmo en 1934, poste ankaŭ en teatro, eĉ ŝi havis inviton de Metro-Goldwyn-Mayer, sed la filma kariero ne sukcesis. Hejmenveninta en 1935 ŝi havis rolojn en pluraj ĉefurbaj teatroj (ekzemple en Teatro Magyar (1938), Operetoteatro (Budapeŝto) (1940). Tiutempe ŝi havis rolojn resume en 3 filmoj. Baldaŭ ŝi ne ricevis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj. Dum la nazia erao ŝi vivis en geto de Budapeŝto [2] Arkivigite je 2016-10-19 per la retarkivo Wayback Machine. Post la 2-a mondmilito ŝi apartenis al Nova Teatro (Budapeŝto), en 1946 denove en Teatro Magyar. En la sama jaro ŝi edziniĝis kaj naskis filinon en 1947, filon post 2 jaroj. En 1958 ŝi forlasis la landon kaj vivis plu en Usono.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Gábor Vaszary: Monpti - Anne-Claire
  • Gábor Vaszary: Bubus - Olga
  • Gábor Vaszary: A férfi ingatag - Magda

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.