Marcell Benedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcell Benedek
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1885 (1885-09-22)
en Budapeŝto
Morto 30-an de majo 1969 (1969-05-30) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Patro Elek Benedek vd
Infanoj András BenedekIstván Benedek vd
Profesio
Alia nomo Marcellus • Benedek • Székely huszár vd
Okupo literaturhistoriisto • Literatura tradukistoverkisto • dramaturgo • theatre critic • aesthetician vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BENEDEK Marcell estis hungara verkisto, tradukisto naskita en Budapest la 22-an de septembro 1885 kaj mortinta en Budapest la 30-an de majo 1969. Li estis filo de verkisto Elek Benedek, patro de István Benedek, kaj András Benedek.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marcell Benedek havigis diplomon de instruisto pri hungara-germana lingvoj en la Universitato de Budapeŝto. En 1904 kune kun György Lukács kaj László Bánóczi li estigis la Thália Társaság. Inter 1912–18 li estis gimnazia instruisto en Budapeŝto, intertempe unu jaron li estis studento de Sorbono stipendiite. Li estis gimnazia direktoro, porinstruista altleneja profesoro, lektoro ĉe libroeldonejo (Dante Könyvkiadó), li laboris ĉe Új Idők Rt., kies pli poste li iĝis direktoro. Inter 1930–1939 li estis ĉefsekretario de Magyar Könyvkiadók Országos Egyesülete (Landligo de Hungaraj Libroeldonejoj). Dum la germana okupiĝo en 1944 li restadis en Kisbacon, naskiĝvilaĝo de sia patro. En 1945–46 li lekciis estetikon kaj literaturkritikon en la Universitato Bolyai en Kluĵo kaj estis dramaturgiisto kaj gastreĝisoro de Kolozsvári Magyar Színház. En 1947 li relokiĝis Budapeŝton kaj ĝis 1962 li estis profesoro de ELTE. En siaj lastaj jaroj li perdis gradece sian vidkapablon kaj tial la verkojn Naplómat olvasom (aŭtobiografio) (Bp., 1965) kaj la monografieton Arany János (Bp., 1970) li verkis laŭ diktado. Laŭ [1] li apartenis al framasonoj.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Vulkán (Bp., 1918)
  • Pokoljáró Tar Lőrinc (r., Bp., 1920);
  • A francia regény a XIX. században (Bp., 1922)
  • Bevezetés az olvasás művészetébe (Bp., 1923);
  • France-breviárium (Bp., 1923);
  • Ady-breviárium (Bp., 1924)
  • A modern magyar irodalom (Bp., 1924)
  • Irodalmi Lexikon (Bp., 1927.)
  • Hamlet tanár úr (Bp., 1928)
  • A francia irodalom története (Bp., 1928)
  • Délsziget – avagy a magyar irodalom története (Bp., 1929)
  • Irodalom-esztétika (Bp., 1936);
  • Az olvasás művészete (Bp., 1957)
  • Először életemben (Bp., 1957);
  • Kis könyv a versről (Bp., 1960),
  • Könyv és színház (tanulmányok, Bp., 1963);
  • Kis könyv a drámáról (Bp., 1964)
  • Kis könyv a regényről (Bp., 1965).
  • Hajnaltól alkonyatig. Vallomások egy élet nagy olvasmányairól (Bp., 1966);
  • Irodalmi hármaskönyv (Bp., 1966)
  • Szépen élni (rememoraĵoj, studoj, Bp., 1968);
  • Babits Mihály (Bp., 1969)

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li tradukis preskaŭ ducent beletristikajn verkojn al hungare inter aliaj de: George Bernard Shaw, Anatole France, Victor Hugo, Guy de Maupassant, Honoré de Balzac, Romain Rolland, Roger Martin du Gard ktp., tri Jean Racine-tragediojn: Andromache; Berenice kaj Mithridates; Pierre Corneille Polyeucte; François Rabelais Gargantua.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Benedek István: Benedek Marcell (Bp., Magvető Kk., 1997)

Fonto[redakti | redakti fonton]