Makuleleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezentado de makuleleo kun vestaĵoj tipe indiĝenaj

Makuleleo (portugale maculelê) estas brazila luktodanco. Ĝi havas similajn radikojn kiel kapoejro kaj estas ofte praktikata lige kun ĉi tiu. Male al kapoejro tamen temas pri tranĉila aŭ bastona lukto – ĉiu luktanto tenas du tiel nomatajn grimas aŭ du grandajn tranĉilojn, kiaj estas kutimaj por la rikolto de sukerkano. La luktodancon en la roda (rondo) akompanas la mantamburo atabako, alterna kanto, manklakoj kaj la ritma kunfrapo de la bastonoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herby Neumann: Maculele. Tänzerische Spielideen zu afrobrasilianischen Rhythmen. Edition Fidula, Boppard 2001, ISBN 3-87226-250-5 (kun 1 lumdisko).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]