Magdeburga folio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magdeburga folio, subtitole Neregula interreta informilo pri aktualaĵoj el la mondo esperantista, estas gazeteto en formato DIN A5 (21 x 14,8 cm), eldonata en Magdeburg (Germanio), redaktata de Dieter Dungert. Ĝi kutime enhavas aktualajn artikolojn primovadajn kaj prilingvajn, raportojn pri E-aranĝoj, vojaĝraportojn, facilajn legaĵojn kiel instruhelpilojn (ekz. anekdotojn) ktp. Eblas aboni la gazeton senpage en aranĝo PDF, retpoŝte petante ĝin ĉe la redaktoro sub DDungert@t-online.de. Papera eldono ne plu aperas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]