Márton Rajki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márton Rajki
Persona informo
Naskonomo Klein Mór
Naskiĝo la  23-an de septembro 1901(nun 1901-09-23)
en Hungario Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 30-an de julio 1959
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Márton Rajki
Okupo
Okupo pledadvokato
revoluciulo
vdr

Márton Rajki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajki Márton estis hungara advokato, martiro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Klein Mór ĝis 1935.

Márton Rajki[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1901 en Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Senta en Serbio), li mortis la 30-an de julio 1959 en Budapeŝto.

Memortabulo ankaŭ pri Márton Rajki

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Rajki devenis el juda familio. En 1920 li rifuĝis al Budapeŝto pro la serba okupado. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato Péter Pázmány en 1924. Post 4 jaroj li advokatiĝis en Újpest. En 1938 li kristaniĝis. Inter 1942-1944 li estis soldato, poste trudlaboristo, fine li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Depost la 2-a mondmilito li denove estis advokato. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis signifa revoluciulo en Újpest. En 1957 li estis arestita, post 2 jaroj kondamnita je morto. Li edziĝis en 1928, lia edzino naskis filon en 1932.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj placo en Újpest

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]