Ludwig Radermacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Radermacher
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1867 (1867-10-31)
en Siegburg
Morto 28-an de junio 1952 (1952-06-28) (84-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioReĝlando Prusio
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Martin Ludwig RADERMACHER (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1867 en Siegburg, mortinta la 28-an de junio 1952 en Vieno) estis germana kaj aŭstra klasika filolgo kiu universitatprofesoris en Greifswald (1903–1906), Monastero (1906–1909) kaj Vieno (1909–1938).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante fiilo de instruisto li frekventis prepargimnazion en Siegburg ĝis 1884 antaŭ iro al Apostel-gimnazio je Kolonjo. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li studis germanistikon kaj klasikaj filologion. Inter la influhavaj instruistoj nombriĝis Wilhelm Wilmanns, Franz Bücheler kaj Hermann Usener. Krome gravis por li la skribaĵoj de la hajdelberga filologo Erwin Rohde. Post doktoriĝo en 1891 pri Eŭripido (Observationes in Euripidem miscellae) li trapasis al ŝtatan ekzameniĝon por gimnaziistruadrajteco.

Unue Radermacher deĵoris instruiste en Prüm. Jam altlernejo Hermann Usener invitis lin partopreni eldonprojekton pri Dionizo de Halikarnaso. Do Radermacher venis en 1895 asistantece al la Bonna universitato kie li habilitiĝis en 1897. Post kiam li ne sekvis vokiĝon al la Ĉernivca Universitato li iris en 1903 kiel eksterorda profesoro al la Universitato de Greifswald. Tie li ekkontaktis la historiiston Otto Seeck kies filinon Louise Ottilie li edzinigis en 1904. Aŭtune de 1906 la juna familio transloĝiĝis Monasteron kie li eklaboris eksterordprofesorece. Finfine li venis en 1909 Vienon kie li posteŭlis Theodor Gomperz.

Viene li laboris ĝismorte. En 1914 li iĝis koresponda, en 1915 vera membmro de la Aŭstria akademio de la sciencoj: tie li sekretariis inter 1918 kaj 1929 kaj ĉefsekretariis poste ĝis 1933. Inter la kolegaro viena troviĝis Hans von Arnim, Edmund Hauler, Heinrich Schenkl, Karl Mras kaj Johannes Mewaldt. Emeritiĝo iĝis en septembro 1936; tio necesis pro financaj kialoj. Tamen Radermacher ankoraŭ du jarojn docentis kaj dum la lastaj vivjaroj li tute dediĉis sin al esploradoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Laŭ la reguloj de la Bonna skolo li laboris strikte surbaze de historio de la teksto. Radermacher elfaris eldonojn de la retorikisto Dionizo, Demetrio kaj Kvintiliano. Danke al elstaraj lingvokapabloj de la helena kaj la latina li liveris ankaŭ bonegajn komentadojn pri antikva poezio verkante ankaŭ pri la greka popularlingvo ĝis la kojnea. Multo el ili ĝis hodiaŭ ŝatatas kaj uzatas! Liaj paralelaj observoj de antikvaj mitioj kaj kristanaj legendoj (en kombinio kun etnologio) orientiĝon novan donis al primitologia esplorado de la tuta 20-a jarcento.

Honoritis li per honoraj doktorecoj fare de la Universitato de Glasgovo (jurcience, 1932) kaj de la Universitato de Ateno (filozofie, 1937). Ekde 1938 li estis koresponda membro de Brita Akademio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Albin Lesky: "Ludwig Radermacher †". Ĉe: Anzeiger für die Altertumswissenschaft. Band 5 (1952), kol. 193-194
  • Walther Kraus: "Ludwig Radermacher †." Ĉe: Gnomon, 25/1953, p. 205–207.
  • Schwabl, Hans, "Radermacher, Ludwig". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 21 (2003), p. 92-93 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]