Lou Doillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lou Doillon
Lou Doillon (2009)
Lou Doillon (2009)
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1982 (1982-09-04) (41-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco FrancioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro Jacques Doillon vd
Patrino Jane Birkin vd
Gefratoj Kate BarryCharlotte Gainsbourg • Lola Doillon • Lili Doillon • Lina Doillon vd
Profesio
Okupo aktoromodelokantisto • filmaktoro • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1987– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lou Doillon (naskiĝis la  4-an de septembro 1982(nun 1982-09-04) en Neuilly-sur-Seine, Francio) estas franca-brita aktorino, modelo, kantistino kaj kantaŭtoro-komponistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lou kreskis en familio de famaj artistoj. Ŝi estas filino de angla kantistino kaj aktorino Jane Birkin kaj franca kino-reĝisoro Jacques Doillon. Ŝi estas nepino de aktorino Judy Campbell, kaj malpli aĝa fratino de aktorino Charlotte Gainsbourg kaj de fotistino Kate Barry (1966-2013, filino de komponisto John Barry). En 2007 ŝi pozis por Givenchy en la Pirelli-kalendaro kun Penélope Cruz, Sophia Loren, inter aliaj, kaj defilis por Missoni, Tom Ford kaj Dior.[1]

Ŝi debutis kiel aktorino kiam ŝi estis 5-jaraĝa en la filmo de Agnès Varda Kung-Fu master, apud ŝiaj patrino kaj fratino Charlotte. Poste ŝi revenis al kino en 1998 en filmo reĝisorita de sia patro, titolita Trop peu d'amour, kaj la sekvan jaron en Mauvaises fréquentations reĝisorita de Jean-Pierre Améris. Ŝia apero en la komedio de Michel Blanc Embrassez qui vous voudrez, konfirmis ŝian sukceson. En 2002, ŝi partoprenis en Blanche, filmo reĝisorita de Bernie Bonvoisin eksa membro de la franca rok-grupo Trust.

En 2012, kun la apogo de Étienne Daho, ŝi aperigis sian unuan albumon, Places, kiun ŝi verkis kaj komponis. Rekompencita per granda sukceso de recenzo kaj publiko, ŝi estis nomumita «plej bona interpretistino de la jaro» en la Victoires de la musique en 2012.[2]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2012: Places
  • 2015: Lay Low

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jane Birkin's daughter Lou Doillon opens up about her free-spirited childhood (angle). Daily Mail (18-a de oktobro 2013). Alirita 9-a de septembro 2014.
  2. Lou Doillon, la plus belle surprise musicale de la rentrée (france). FranceTV (3-a de septembro 2012). Alirita 9-a de septembro 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lou Doillon en la hispana Vikipedio.