Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
esperanto-organizaĵo • faka Esperanto-asocio
Komenco 1950 vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) estas Esperanto-asocio fondita en 1950, kiu celas unuigi diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en studado, perfektiĝo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo Esperanto. Ĝi interalie liveras informojn al blindaj esperantistoj en brajla skribo kaj en la formo de sonaj dokumentoj aŭ peri informojn pri helpiloj por viddifetitaj esperantistoj.

Ĉiujare LIBE organizas Internacian Kongreson, kutime lige al Universala Kongreso aŭ alia internacia Esperanto-aranĝo.

Estraro[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 2021-2025 la estraro de LIBE entenas:[1]

  • prezidantino: Nedeljka Ložajić (Loĵaiĉ)
  • vicprezidantino: Natalia Kasymova
  • kasisto: Pier Luigi Albano Da Costa
  • ĝenerala sekretariino: Olena Poshivana
  • sekretario: Dragan Śtoković
  • konsilantoj: Jiri Jelinek, Vjaĉeslav Suslov

Famaj blindaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. LIBE-estraro 2021-2025 en la oficiala retejo de LIBE

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]