Liemers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liemers
Regiono
areo [+]

LandojNederlando, Germanio


Liemers (Tero)
Liemers (Tero)


vdr
Liemers sur la mapo en 1777

Liemers estas regiono en la limlando inter Nederlando kaj Germanujo inter la urboj Arnhem kaj Emmerich. La terenon ĉirkaŭas la riveroj Rejno, Iselo kaj Malnova Iselo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko kaj la frua novepoko Liemers estis distrikto en la ekstrema nordokcidento de Duklando Kleve. La orienta parto de Liemers apartenis al la gelderlanda graflando Bergh. En 1816 la Kleva parto Liemers estis transcedata al la nederlanda ŝtato. Kulture Liemers kaj la najbara, origine ankaŭ Kleva Huissen per kelkaj apartaĵoj, ekzemple la superrego de la katolika konfesio kaj la aneco al la malsuprofranka dialektregiono, male al la najbara, plejparte protestanta Achterhoek, kiu apartenas al la malsuprosaksa dialektaro.

Nuna amplekso[redakti | redakti fonton]

Al Liemers apartenas la lokoj Aerdt, Azewijn, Babberich, Beek, Braamt, Didam, Duiven, Etten, Gendringen, Giesbeek, Groessen, s Heerenberg, Herwen, Kilder, Loerbeek, Lobith, Loo, Megchelen, Pannerden, Spijk, Stokkum, Tolkamer, Varsselder, Wehl, Westervoort, Wijnbergen, Zeddam kaj Zevenaar.